Teofanio

Teofanio, el la antikva greka lingvo θεοφάνεια (= theophaneia teofaneia) siavice komponaĵo de Θεός (theos = dio) kaj phàinein (= manifestiĝi"), laŭlitere signifas manifestiĝon de la diaĵo laŭ formo de io sensebla. Kroma termino samsence uzata estas epifanio el la greka “επιφάνεια”, (epifaneia). Temas pri koncepto tipe religia ĉar komuna al multaj religioj kaj mitologioj.

Filozofisence teofanio estas manifestiĝo de la diaĵo pere de siaj eksteraj verskoj, kiel, kaze de Dio-kreinto, la mondo tuta.[1]

La vizio de Jeĥezkelo, pentraĵo de Rafaelo

Religisence teofanio distingiĝas en:

  • “Rektaj” teofanioj, kiuj estas veraj kaj propraj aperoj de Dio persone. En Kristanismo, ekzemple, rekta teofanio estas dirata ankaŭ “epifanio” kaj havas sian plej elstaran reprezenton en la naskiĝo de Jesuo Kristo, kies bapto estis la Teofanio de la Triunuo.
  • “Nerektaj” teofanioj, kiuj konsistas (vidu ĉe Biblio, ekzemple) en aperoj de anĝeloj aŭ en eksterordinaraj fenomenoj kiaj nuboj, voĉoj elvenantaj el la ĉielo, fajrecaj kolonoj ...[2]
  1. (Vidu ĉe la Kantiko de la Kreitaĵoj de Sankta Francisko el Asizo
  2. Se interesiĝi pri tiuj teofaniaj fenomenoj parolataj en la Biblio, utilas scii pri la aparta lingvaĵo en kiu la eksterordinara evento de la dia komuniko estas sciigata helpe de standartaj fenomenoj, kies objekto vera estas la enhavo de la komuniko ne la fizika evento.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search